Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 61

1 Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De David. Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon.

2 De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

3 Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko.

4 Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.

5 Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

6 Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.

7 Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.

8 Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply