Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 63

1 Psalmo de David, kiam li estis en la dezerto de Judujo. Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.

2 Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.

3 Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.

4 Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.

5 Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.

6 Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.

7 Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.

8 Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.

9 Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.

10 Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj.

11 Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply