Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 64

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.

2 Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, Kontraŭ la amaso de krimuloj,

3 Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,

4 Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.

5 Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras:Kiu ilin vidos?

6 Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.

7 Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.

8 Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.

9 Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.

10 La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply