Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 65

1 Al la ĥorestro. Psalmo de David. Kanto. Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.

2 Al Vi, kiu aŭskultas preĝon, Venas ĉiu karno.

3 Krimaĵoj min premas; Niajn pekojn Vi pardonos.

4 Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo.

5 Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,

6 Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,

7 Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.

8 Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.

9 Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.

10 Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn; Per pluvego Vi ĝin moligas, Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.

11 Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.

12 La stepoj de dezerto grasiĝas, Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.

13 La herbejoj kovriĝas per brutaroj, Kaj la kampoj vestiĝas per greno; Ili ĝojas kaj kantas.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply