Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 68

1 Al la ĥorestro. De David. Psalmo-kanto. Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.

2 Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio.

3 Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege.

4 Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.

5 Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo.

6 Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.

7 Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo, Kiam Vi paŝis en la dezerto, Sela.

8 La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael.

9 Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.

10 Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio.

11 Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.

12 Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.

13 Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.

14 Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon.

15 Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana.

16 Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?

17 Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.

18 Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.

19 Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.

20 Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.

21 Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.

22 Mia Sinjoro diris:El Baŝan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;

23 Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj.

24 Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.

25 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.

26 En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.

27 Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.

28 Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.

29 Pro Via templo en Jerusalem La reĝoj alportos al Vi donacojn.

30 Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.

31 Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.

32 Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.

33 Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo.

34 Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.

35 Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *