Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 7

1 Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido. Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,

2 Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas.

3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,

4 Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:

5 Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.

6 Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.

7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren.

8 La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.

9 Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!

10 Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn.

11 Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage.

12 Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.

13 Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.

14 Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.

15 Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.

16 Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.

17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

Continuar Lendo