Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 75

1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Psalmo de Asaf. Kanto. Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.

2 Kiam Mi elektos tempon, Mi faros justan juĝon.

3 Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.

4 Mi diras al la fanfaronuloj:Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj:Ne levu kornon;

5 Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;

6 Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.

7 Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.

8 Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.

9 Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.

10 Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply