Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 76

1 Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de Asaf. Kanto. Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.

2 En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion.

3 Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela.

4 Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.

5 Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.

6 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.

7 Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?

8 El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis,

9 Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela.

10 Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.

11 Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.

12 Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply