Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 79

1 Psalmo de Asaf. Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.

2 La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;

3 Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.

4 Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.

5 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?

6 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;

7 Ĉar ili formanĝis Jakobon Kaj dezertigis lian loĝejon.

8 Ne memoru niajn antaŭajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; Ĉar ni tre konsumiĝis.

9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

10 Kial devas diri la popoloj:Kie estas ilia Dio? Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.

11 Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;

12 Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!

13 Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply