Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 87

1 De la Koraĥidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.

3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.

4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis.

5 Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.

6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.

7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply