Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 95

1 Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.

2 Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.

3 Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,

4 Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;

5 Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.

6 Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.

7 Ĉar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,

8 Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,

9 Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.

10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

11 Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply