Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 98

1 Psalmo. Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.

2 La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.

3 Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.

4 Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.

5 Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.

6 Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.

7 Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.

8 La riveroj plaŭdu per la manoj, La montoj kune kantu ĝoje,

9 Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply