Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Sofonias 2

1 Kolektiĝu kaj konsciiĝu, ho nacio ne aminda,

2 antaŭ ol eliris la dekreto (la tago forflugas kiel grenventumaĵo), antaŭ ol trafis vin la flama kolero de la Eternulo, antaŭ ol venis por vi la tago de indigno de la Eternulo.

3 Serĉu la Eternulon, ĉiuj humiluloj sur la tero, kiuj plenumas Liajn leĝojn; serĉu veron, serĉu humilecon, por ke vi povu esti kaŝitaj en la tago de kolero de la Eternulo.

4 Ĉar Gaza estos forlasita, Aŝkelon estos dezertigita, Aŝdod estos elpelita meze de la tago, kaj Ekron estos elradikigita.

5 Ve al tiuj, kiuj loĝas en la distrikto de la maro, al la nacio de Keretidoj! la vorto de la Eternulo estas kontraŭ vi, ho Kanaan, lando Filiŝta:Mi vin pereigos tiel, ke restos neniu loĝanto.

6 La apudmara regiono estos nur loko por loĝejoj de paŝtistoj kaj por ŝafejoj.

7 Kaj la regiono fariĝos apartenaĵo de la restaĵo de la domo de Jehuda; tie ili paŝtos, en la domoj de Aŝkelon ili ripozos vespere, post kiam la Eternulo, ilia Dio, rememoros ilin kaj revenigos ilin el la kaptiteco.

8 Mi aŭdis la insultadon de Moab kaj la malhonoradon de la Amonidoj, kiel ili insultadis Mian popolon kaj fanfaronadis ĉe ĝiaj limoj.

9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab fariĝos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por ĉiam; la restaĵo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptaĵon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.

10 Tio fariĝos al ili pro ilia malhumileco, pro tio, ke ili insultadis la popolon de la Eternulo Cebaot kaj tenis sin alte antaŭ ĝi.

11 La Eternulo estos terura por ili; ĉar Li ekstermos ĉiujn diojn de la tero; kaj antaŭ Li adorkliniĝos, ĉiu sur sia loko, ĉiuj insuloj de la nacioj.

12 Ankaŭ vi, ho Etiopoj, estos mortigitaj de Mia glavo.

13 Li etendos Sian manon norden kaj pereigos Asirion, kaj faros Nineven ruinoj, senakva loko, kiel dezerto.

14 Kaj ripozados en ĝi amasoj da ĉiuspecaj bestoj; eĉ pelikanoj kaj botaŭroj noktos en ĝiaj kapiteloj, kaj ilia voĉo estos aŭdata tra la fenestroj; la sojloj estos ruinigitaj, ĉar la cedraj tabuloj estos forŝiritaj.

15 Tia estos la gaja urbo, kiu estis ekster danĝero, kaj kiu parolis en sia koro:Mi estas sola, kaj ne ekzistas alia krom mi. Kiel ĝi estas ruinigita, fariĝis ripozejo por bestoj! Ĉiu preteriranto fajfos pri ĝi kaj svingos la manon.

Continuar Lendo