Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Zacarias 3

1 Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li.

2 Kaj la Eternulo diris al Satano:La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro.

3 Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo.

4 Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li:Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris:Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn.

5 Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo.

6 Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante:

7 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie.

8 Aŭskultu, ho ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili komprenas misterajn signojn:jen Mi venigos Mian servanton-markoton.

9 Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon:sur ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi tiu lando en unu tago.

10 En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply