Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Zacarias 4

1 Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo.

2 Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi.

3 Kaj du olivarboj troviĝas super ĝi:unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de ĝi.

4 Kaj mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi:Kio tio estas, ho mia sinjoro?

5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris:Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro.

6 Tiam li responde diris al mi jene:Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas:Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot.

7 Kiu vi estas, ho granda monto? antaŭ Zerubabel vi fariĝos ebenaĵo; kaj li metos la unuan ŝtonon sub komuna vokado:Feliĉo, feliĉo al ĝi!

8 Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

9 La manoj de Zerubabel fondis ĉi tiun domon, kaj liaj manoj ankaŭ finos ĝin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi.

10 Ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan, kiam ĝoje rigardas la vertikalŝnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?

11 Tiam mi denove parolis kaj diris al li:Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro?

12 Kaj mi parolis ankoraŭ kaj diris al li:Kion signifas la du branĉoj de olivarboj, kiuj troviĝas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro?

13 Li respondis al mi kaj diris:Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris:Ne, mia sinjoro.

14 Tiam li diris:Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply