Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Zacarias 5

1 Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis disvolvitan skribrulaĵon.

2 Kaj li diris al mi:Kion vi vidas? Mi respondis:Mi vidas disvolvitan skribrulaĵon, kiu havas la longon de dudek ulnoj kaj la larĝon de dek ulnoj.

3 Tiam li diris al mi:Tio estas la malbeno, kiu eliras sur la supraĵon de la tuta lando; ĉar ĉiu, kiu ŝtelas, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi, kaj ĉiu, kiu ĵuras mensoge, estos ekstermita, kiel estas dirite en ĝi.

4 Mi elirigas ĝin, diras la Eternulo Cebaot, kaj ĝi eniros en la domon de ŝtelisto, kaj en la domon de tiu, kiu malvere ĵuras per Mia nomo; kaj ĝi restos en lia domo kaj ekstermos ĝin kune kun ĝia ligno kaj kun ĝiaj ŝtonoj.

5 La anĝelo, kiu parolis kun mi, elpaŝis, kaj diris al mi:Levu nun viajn okulojn, kaj rigardu, kio aperas.

6 Mi diris:Kio tio estas? Kaj li respondis:Eliras mezurvazo; kaj li diris plue:Tio estas ilia aspekto en la tuta lando.

7 Kaj jen leviĝis kikaro da plumbo, kaj jen ia virino sidas interne de la mezurvazo.

8 Li diris:Tio estas la Malpieco; kaj li ĵetis ŝin sur la fundon de la mezurvazo, kaj sur la aperturon li ĵetis la plumban mason.

9 Mi levis miajn okulojn, kaj vidis, ke aperas du virinoj, kaj vento estas en iliaj flugiloj, kaj iliaj flugiloj estis kiel la flugiloj de cikonio; ili levis la mezurvazon inter la teron kaj la ĉielon.

10 Mi diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi:Kien ili forportas tiun mezurvazon?

11 Li respondis al mi:Por konstrui por ĝi domon en la lando Ŝinar; kiam ĉio estos preta, oni starigos ĝin tie sur ĝia bazo.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply