Hebreus
Capítulo 5.
1. CXar cxiu cxefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;
2. povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas cxirkauxata de malforteco;
3. kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaux por si mem, oferi pro pekoj.
4. Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
5. Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi cxefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis;
6. kiel ankaux aliloke Li diris: Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.
7. En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo,
8. tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;
9. kaj perfektigite, li farigxis la fonto de eterna savo al cxiuj al li obeantaj;
10. nomite de Dio cxefpastro laux la maniero de Melkicedek.
11. Pri tiu ni havas dirotajxojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdigxis en auxdado.
12. CXar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraux bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi farigxis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutrajxo.
13. CXar cxiu, kiu nutrigxas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; cxar li estas infaneto.
14. Sed solida nutrajxo estas por la plenagxuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.
Comente sobre este trecho da bíblia
Esboço de Hebreus
- Introdução: Jesus Cristo, a mais perfeita revelação de Deus Capítulo: 1.1-3
- Cristo é superior aos anjos Capítulo: 1.4-2.18
- Cristo é superior a Moisés e Josué Capítulo: 3.1-4.13
- Cristo, o Grande Sacerdote eterno Capítulo: 4.14-7.28
- O acordo feito por meio de Cristo é superior Capítulo: 8.1-9.22
- O sacrifício de Cristo é superior Capítulo: 9.23-10.39
- Os heróis da fé Capítulo: 11
- Conselhos Capítulo: 12
- Como agradar a Deus Capítulo: 13.1-19
Você está lendo Hebreus na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Novo Testamento, tem 13 capítulos, e 303 versículos.