Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Lucas 1

1 Ĉar multaj jam entreprenis aranĝi historion pri la faktoj, kiuj estas konstatitaj inter ni,

2 kiel ilin transdonis al ni tiuj, kiuj de la komenco vidis mem kaj estis administrantoj de la vorto,

3 ŝajnis bone ankaŭ al mi, esplorinta ĉion atente de la komenco, skribi en ordo al vi, plej eminenta Teofilo,

4 por ke vi povu scii la certecon pri la aferoj, pri kiuj vi estas instruita.

5 En la tagoj de Herodo, reĝo de Judujo, estis pastro nomata Zeĥarja, el la deĵora grupo de Abija; kaj li havis edzinon el la filinoj de Aaron, kaj ŝia nomo estis Elizabeto.

6 Kaj ambaŭ estis justaj antaŭ Dio, irantaj laŭ ĉiuj ordonoj kaj instruoj de la Eternulo sen riproĉo.

7 Kaj ili ne havis infanon, ĉar Elizabeto estis senfrukta, kaj ili ambaŭ estis en profunda aĝo.

8 Kaj dum li plenumis sian pastradon antaŭ Dio en la vico de sia grupo,

9 laŭ la kutimo de la pastra ofico estis lia loto eniri en la sanktejon de la Eternulo kaj incensadi.

10 Kaj la tuta amaso de la popolo preĝis ekstere dum la horo de la incensado.

11 Kaj aperis antaŭ li anĝelo de la Eternulo, staranta dekstre de la altaro de incensado.

12 Kaj Zeĥarja maltrankviliĝis, kiam li vidis lin, kaj sur lin falis timo.

13 Sed la anĝelo diris al li:Ne timu, Zeĥarja; ĉar via preĝo estas aŭdita, kaj via edzino Elizabeto naskos al vi filon, kaj vi donos al li la nomon Johano.

14 Kaj vi havos ĝojon kaj feliĉon, kaj multaj ĝojos pro lia naskiĝo.

15 Ĉar li estos granda antaŭ la Sinjoro, kaj li ne trinkos vinon nek ebriigaĵon; kaj li estos plena de la Sankta Spirito jam de la ventro de sia patrino.

16 Kaj multajn el la filoj de Izrael li turnos al la Eternulo, ilia Dio.

17 Kaj li iros antaŭ Lia vizaĝo en la spirito kaj potenco de Elija, por turni la korojn de la patroj al la infanoj kaj la malobeemajn al la saĝeco de la justuloj, por pretigi por la Sinjoro popolon preparitan.

18 Kaj Zeĥarja diris al la anĝelo:Per kio mi scios tion? ĉar mi estas maljunulo, kaj mia edzino havas profundan aĝon.

19 Kaj la anĝelo responde diris al li:Mi estas Gabriel, kiu staras antaŭ Dio; kaj mi estas sendita, por paroli al vi kaj fari al vi tiun bonan sciigon.

20 Kaj jen vi silentos kaj estos ne kapabla paroli, ĝis la tago, kiam tio okazos, ĉar vi ne kredis miajn vortojn, kiuj plenumiĝos siatempe.

21 Kaj la popolo atendis Zeĥarjan, kaj miris pro lia restado en la sanktejo.

22 Kaj kiam li elvenis, li ne povis paroli al ili; kaj ili eksciis, ke li vidis vizion en la sanktejo; kaj li faradis signojn al ili, kaj restis muta.

23 Kaj kiam finiĝis la tagoj de lia pastrado, li foriris en sian domon.

24 Kaj post tiuj tagoj lia edzino Elizabeto gravediĝis, kaj kaŝis sin kvin monatojn, dirante:

25 Tiamaniere agis la Eternulo rilate al mi en la tagoj, kiam Li favore rigardis min, por forpreni mian riproĉon inter homoj.

26 Kaj en la sesa monato la anĝelo Gabriel estis sendita de Dio en urbon de Galileo, nomatan Nazaret,

27 al virgulino fianĉinigita kun viro, kies nomo estis Jozef, el la domo de David; kaj la nomo de la virgulino estis Maria.

28 Kaj li venis al ŝi, kaj diris:Saluton al vi la grace favorita, la Eternulo estas kun vi.

29 Sed ŝi tre maltrankviliĝis ĉe tiu diro, kaj konsideris, kia povas esti tiu saluto.

30 Kaj la anĝelo diris al ŝi:Ne timu, Maria; ĉar vi trovis gracon antaŭ Dio.

31 Kaj jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO.

32 Li estos granda, kaj estos nomata Filo de la Plejaltulo; kaj Dio, la Eternulo, donos al li la tronon de lia patro David;

33 kaj li reĝos super la domo de Jakob eterne, kaj lia regno ne havos finon.

34 Kaj Maria diris al la anĝelo:Kiel estos tio, ĉar mi ne konas viron?

35 Kaj la anĝelo responde diris al ŝi:La Sankta Spirito venos sur vin, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

36 Kaj jen via parencino Elizabeto ankaŭ gravediĝis je filo en sia maljuneco, kaj la nuna monato estas la sesa por ŝi, kiun oni nomis senfrukta.

37 Ĉar ĉe Dio nenio estas neebla.

38 Kaj Maria diris:Jen la sklavino de la Eternulo; estu al mi laŭ via diro. Kaj la anĝelo foriris de ŝi.

39 Kaj en tiuj tagoj Maria leviĝis kaj senprokraste vojaĝis en la montan regionon, en urbon de Judujo;

40 kaj enirinte en la domon de Zeĥarja, ŝi salutis Elizabeton.

41 Kaj kiam Elizabeto aŭdis la saluton de Maria, la infaneto eksaltis en ŝia ventro; kaj Elizabeto pleniĝis de la Sankta Spirito,

42 kaj ŝi levis sian voĉon per laŭta krio, kaj diris:Benata vi estas inter virinoj, kaj benata estas la frukto de via ventro.

43 Kaj pro kio okazas al mi ĉi tio, ke la patrino de mia Sinjoro venas al mi?

44 Ĉar jen kiam la voĉo de via saluto venis en miajn orelojn, la infaneto ĝoje eksaltis en mia ventro.

45 Kaj feliĉa estas ŝi, kiu kredis, ĉar plenumiĝos tio, kio estas dirita al ŝi de la Eternulo.

46 Kaj Maria diris: Mia animo altigas la Eternulon,

47 Kaj mia spirito ĝojis en Dio, mia Savanto,

48 Ĉar Li rigardis la humilecon de Sia sklavino; Ĉar jen de nun ĉiuj generacioj nomos min feliĉa.

49 Ĉar la Potenculo faris al mi grandaĵojn, Kaj sankta estas Lia nomo.

50 Kaj Lia boneco estas por ĉiuj generacioj Al tiuj, kiuj Lin timas.

51 Li montris forton per Sia brako, Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro.

52 Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj, Kaj Li altigis humilulojn.

53 Malsatulojn Li plenigis per bonaĵo, Kaj riĉulojn Li forsendis malplenaj.

54 Li helpis Sian servanton Izrael, Memorante Sian korfavoron.

55 Kiel Li parolis al niaj patroj, Al Abraham kaj al lia idaro eterne.

56 Kaj Maria loĝis ĉi ŝi tri monatojn, kaj reiris al sia domo.

57 Kaj venis por Elizabeto la tempo, en kiu ŝi devis naski; kaj ŝi naskis filon.

58 Kaj ŝiaj najbaroj kaj ŝiaj parencoj aŭdis, ke la Eternulo pligrandigis Sian bonecon al ŝi; kaj ili ĝojis kun ŝi.

59 Kaj en la oka tago oni venis, por cirkumcidi la infaneton; kaj ili eknomis lin Zeĥarja, laŭ la nomo de lia patro.

60 Kaj lia patrino responde diris:Tute ne; sed li estos nomata Johano.

61 Kaj ili diris al ŝi:El via parencaro estas neniu, kiu estas nomata per tiu nomo.

62 Kaj ili faris signojn al lia patro pri tio, kiel li volas, ke li estu nomata.

63 Kaj li petis tabuleton, kaj skribis jene:Lia nomo estas Johano. Kaj ĉiuj miris.

64 Kaj tuj lia buŝo malfermiĝis, kaj lia lango liberiĝis; kaj li parolis, glorante Dion.

65 Kaj timo venis sur ĉiujn, kiuj loĝis ĉirkaŭ ili, kaj tra la tuta monta regiono de Judujo disvastiĝis rakonto pri ĉio tio.

66 Kaj ĉiuj aŭdantoj konservis tion en sia koro, dirante:Kia do estos ĉi tiu knabeto? Ĉar la mano de la Eternulo estis kun li.

67 Kaj lia patro Zeĥarja pleniĝis de la Sankta Spirito, kaj profetis, dirante:

68 Benata estu la Eternulo, la Dio de Izrael, Ĉar Li vizitis Sian popolon kaj faris por ili elaĉeton,

69 Kaj levis kornon de savo por ni En la domo de Sia servanto David,

70 Kiel Li parolis per la buŝo de Siaj sanktaj profetoj, de post la komenco de la mondo,

71 Savadon el niaj malamikoj kaj el la mano de ĉiuj niaj malamantoj;

72 Por montri Sian bonecon ĉe niaj patroj, Kaj por memori Sian sanktan interligon;

73 La ĵuron, kiun Li ĵuris al nia patro Abraham;

74 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime,

75 En sankteco kaj justeco antaŭ Li ĉiujn niajn tagojn.

76 Kaj vi, infano, estos nomata profeto de la Plejaltulo, Ĉar vi iros antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro, por pretigi liajn vojojn,

77 Por doni al lia popolo scion de savo En la pardonado de iliaj pekoj,

78 Pro la kompata koro de nia Dio, Per kiu nin vizitis la sunleviĝo de supre,

79 Por lumi sur tiujn, kiuj sidas en mallumo kaj en la ombro de morto, Por gvidi niajn piedojn en la vojojn de paco.

80 Kaj kreskis la infano kaj fortiĝis en spirito, kaj estis en la dezertoj ĝis la tago de sia ekmontriĝo al Izrael.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply