Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Hebreus 9

1 Sed eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj sanktejon mondan.

2 Ĉar tabernaklo estis pretigita:la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi estas nomata la Sanktejo;

3 kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo,

4 havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo,

5 kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli.

6 Kiam do ĉi tio estis tiel aranĝita, en la unuan tabernaklon eniras ĉiam la pastroj, farante la Diservojn;

7 sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la ĉefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo;

8 per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraŭ ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraŭ staras;

9 kio estas parabolo por la nuna tempo; laŭ kio estas oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laŭ la konscienco perfektigi la adoranton,

10 nur altrudate (kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) ĝis tempo de reformo.

11 Sed Kristo, aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el ĉi tiu kreo,

12 nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton.

13 Ĉar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, ŝprucigite sur malpurulojn, sanktigas ĝis la purigado de la karno:

14 kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

15 Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo.

16 Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.

17 Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.

18 Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango dediĉiĝis.

19 Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,

20 dirante:Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.

21 Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj ĉiujn vazojn de la Diservo.

22 Kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango; kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo.

23 Necese do estis, ke la ekzemploj de la enĉielaj aferoj estu purigitaj per ĉi tiuj, sed la enĉielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol ĉi tiuj.

24 Ĉar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la ĉielon mem, por aperi antaŭ la vizaĝo de Dio por ni;

25 nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la ĉefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra;

26 alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.

27 Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo;

28 tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *