Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Isaías 56

1 Tiele diras la Eternulo:Gardu justecon kaj faru bonon; ĉar baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero.

2 Feliĉa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.

3 La fremdulo, kiu aliĝis al la Eternulo, ne diru:La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la eŭnuko ne diru:Jen mi estas arbo velkinta.

4 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la eŭnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio plaĉas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo:

5 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos.

6 Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,

7 Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.

8 La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras:Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraŭ pli.

9 Venu por manĝi, ho ĉiuj bestoj kampaj, ĉiuj bestoj arbaraj.

10 Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj dormeti.

11 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi; kaj ili estas paŝtistoj, kiuj nenion komprenas; ĉiu iras sian vojon, ĉiu siaflanke serĉas sian profiton, dirante:

12 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigaĵon; kaj kiel estas hodiaŭ, tiel estos morgaŭ, multe kaj ankoraŭ multe pli.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply