Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 11

1 Al la ĥorestro. De David. Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?

2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.

3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?

4 La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.

5 La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.

6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply