Salmos

1. Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.

2. Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas.

3. Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.

4. Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.

5. Li donas mangxon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.

6. La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.

7. La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas cxiuj Liaj ordonoj;

8. Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.

9. Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li arangxis por cxiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.

10. Komenco de sagxeco estas timo antaux la Eternulo; Bonan prudenton havas cxiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.

Significados: Lia.

Você está lendo Salmos na edição ESPERANTO, Esperanto, em Esperanto.
Este lívro compôe o Antigo Testamento, tem 150 capítulos, e 2461 versículos.