Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 114

1 Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,

2 Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.

3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen;

4 La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj.

5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?

6 Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj?

7 Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob,

8 Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply