Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 12

1 Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.

2 Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.

3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan,

4 Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.

6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.

7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.

8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *