Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 15

1 Psalmo de David. Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?

2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;

3 Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;

4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;

5 Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply