Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 57

1 Al la ĥorestro. Por Al-taŝĥet. Verko de David, kiam li forkuris de Saul en la kavernon. Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.

2 Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.

3 Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.

4 Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.

5 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

6 Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. Sela.

7 Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.

8 Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.

9 Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.

10 Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.

11 Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply