Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 74

1 Instruo de Asaf. Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?

2 Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.

3 Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.

4 Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.

5 Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.

6 Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.

7 Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.

8 Ili diris en sia koro:Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.

9 Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.

10 Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?

11 Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.

12 Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero.

13 Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;

14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;

15 Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.

16 Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon;

17 Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis.

18 Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.

19 Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.

20 Rememoru la interligon, Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.

21 La suferanto ne reiru hontigita; Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.

22 Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.

23 Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.

Continuar Lendo

You must be logged in to post a comment Login

Leave a Reply