Connect with us

Bíblia ESPERANTO

Salmos 86

1 Preĝo de David. Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.

2 Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.

3 Korfavoru min, ho mia Sinjoro, Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.

4 Ĝojigu la animon de Via sklavo, Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.

5 Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.

6 Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, Kaj atentu la voĉon de mia petego.

7 En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min.

8 Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.

9 Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.

10 Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.

11 Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.

12 Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.

13 Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.

14 Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon Kaj ne havas Vin antaŭ si.

15 Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.

16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.

17 Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.

Continuar Lendo

Leave a Reply

O seu endereço de e-mail não será publicado. Campos obrigatórios são marcados com *